Esperanto translation of What is an Orthodox Bahá'í?
by Hand of the Cause of God Martin Lavallée
------------------------------Tiu kiuj renkontas la titolon «ortodoksa Bahaano» unuafoje, speciale tiuj kiu sekvas la sen-Gardanta Universalan Domon de Justeco, eble miras demandante sin kial homoj identifikigxus kiel ortodoksaj Bahaanoj se, kiel `Abdu'l-Bahá asertis, la Bahaa Interligo igas «neebla por kiu ajn krei sekton avx propran kredon». Kial, tiam, tiuj kiuj identifikigxas kiel Bahaanoj trovus necesa aldoni la adjektivon «ortodoksa»? Cxu ili ne tiel iras kontravx la Interligo kaj tio, kion `Abdu'l-Bahá diris? Cxu ili ne provas krei skismon en kredo kiu alportas la promeson neniam sperti dividigxon? Cxu ili ne devus, anstatavxe, identifikigxi kun la plimulta grupo de la Afero tiel ke la Bahaa Kredo davxre alportos la promeson neniam dividigxi inter malsamaj sektoj?
Kompreno de la sinteno de la ortodoksaj Bahaanoj povas eki per zorga studo de la kompleta deklaro de `Abdu'l-Bahá el kiu estas cxerpita la vortoj «neebla por kiu ajn krei sekton avx propran kredon». Tiu deklaro legigxas jene:
«Kiel plej granda trajto de la revelacio de Bahá'u'lláh--specifa instruo ne donita de kiu ajn profeto de la pasinteco--tio estas la ordono kaj nomumo de la Centro de la Interligo. Per tiu nomumo kaj stipulajxo, Li sxirmis kaj protektis la religion de Dio kontravx diferencoj kaj skismoj, farante neebla por kiu ajn krei sekton avx propran kredon. Por garantii unuecon kaj interkonsenton, Li kontraktis Interligo kun cxiuj surtere inkluzive la Interpretanton kaj Klariganton de Siaj instruoj, tiel ke neniu povu interpreti avx klarigi la religion de Dio lavx siaj propraj vidpunkto avx opinio kaj tiamaniere krei sekton fondita surbaze de siaj propraj komprenoj de la diaj vortoj. La Libro de la Interligo avx Testamento de Bahá'u'lláh estas la ilo por preventi tian eblecon, cxar kiu ajn parolas el sia nura propra avxtoritato estos malaltigita. Estu informitaj kaj konsciantaj pri tio». (Aldonita emfazo).
Centra punkto por gardi kaj protekti la religion de Dio estas la individuo kiu estas nomumita kiel la interpretanto de la instruoj, cxar, kiel `Abdu'l-Bahá asertas, la Interligo de Bahá'u'lláh inkluzivas la «Interpretanton kaj Klariganton de Siaj instruoj». Cxiuj Bahaanoj scias ke en Sia Testamento, `Abdu'l-Bahá transdonis al Shoghi Effendi, la unua Gardanto de la Kredo, la interpretiva avxtoritato per kiu Bahá'u'lláh investis Lin, identifikante Shoghi Effendi kiel «la klariganto de la vortoj de Dio». La Testamento de `Abdu'l-Bahá ankavx asertas ke estas «devige al la gardanto de la Afero de Dio nomumi dum sia vivo tiun kiu igxos ties posteulo, por ke diferencoj ne aperu post lia forpaso».
Tamen, post la forpaso de Shoghi Effendi en 1957, la tutmonda komunumo de Bahaanoj malsukcesis rekoni ke la unua Gardanto nomumis sian posteulon dum sia vivo. Anstatavx agnoskante kaj sin turnante al la posteulo de Shoghi Effendi, cxiuj akceptis la duman estradon de la Manoj de la Afero nomumitaj de Shoghi Effendi, ecx se, lavx la Testamento de `Abdu'l-Bahá, ili nur servas «sub la direktado de la gardanto de la Afero de Dio», kiu, la Testamento diras, «devas davxre instigi ilin peni kaj strebi je ilia plej granda habileco por disvastigi la dolcxajn parfumojn de Dio, kaj gvidi cxiujn popolojn de la mondo...»
La Manoj estrante la Bahaan Kredo, la Afero de Bahá'u'lláh igxis heterodoksa organizo, cxar la administrado de la Kredo ne plu sekvis la stipulajxojn de la Testamento de `Abdu'l-Bahá, la Dokumento kiun Shoghi Effendi nomis «la Cxarton de la nova monda ordo». Kiam la dua Gardanto de la Kredo trovis necesa fari proklamon pri lia Gardanteco al la Bahaa mondo por rearangxi la aferojn korekte, la gvidantaro de la heterodoksa Kredo forpusxis lin kaj alvokis gxiajn sekvantojn same agi. Ortodoksaj Bahaanoj estas tiuj kiuj akceptas la pretendon de Mason Remey al Gardanteco, surbaze de lia nomuno per Shoghi Effendi esti la cxefo de la embria Universala Domo de Justeco (tiu posteno, lavx ili, estante sinonima kun Gardanteco, tial ke la Testamento de `Abdu'l-Bahá alvokas la Gardanton esti la «sankta cxefo» de tiu institucio). Tiuj Bahaanoj kiuj akceptis Charles Mason Remey kiel duan Gardanton unue nomis sin kiel «Bahaanoj sub la heredanta Gardanteco», sed eventuale identifikigxis kiel «ortodoksaj Bahaanoj» cxar ili akceptas cxiujn bazajn principojn de la Kredo.
En la fruaj 1970aj jaroj, iliaj kredoj estis tiel establitaj de Joel Bray Marangella, la tria Gardanto:
Deklaro de kredoj de la ortodoksaj Bahaanoj sub la davxranta Gardanteco
1. La Báb estas la Heroldo de la revelacio de Bahá'u'lláh kaj estas sendependa Manifestigxo de Dio per si mem.
2. Bahá'u'lláh estas la universala Manifestigxo de Dio por tiu Tago kaj la Avxtoro de la Bahaa revelacio. Liaj legxoj kaj instruoj enkorpigitaj en Liaj skribitaj verkoj estas senrezerve akceptitaj kiel la rivelita vorto de Dio.
3. Bahá'u'lláh kontraktis devigan kaj nedetrueblan Interligon kun Siaj fideluloj en skribita Testamento (Kitáb-i-Ahd), kiun Li ankavx nomas la «Libron de Mia Interligo», en kiu ili estas malpermesitaj forturni sin el Sia plejagxa filo, `Abdu'l-Bahá, la «plej granda Brancxo», post Sia ascensio. la stacio de `Abdu'l-Bahá estis plie konfirmita en la Tabuleto de la Brancxo (Súriy-i-Ghusn) manskribita de Bahá'u'lláh en kiu `Abdu'l-Bahá estas referita al tiu «sankata kaj glora Estajxo»... «tiu Brancxo de sankteco» kaj la «Membro de la legxo de Dio». Per tiu dia nomumo, `Abdu'l-Bahá estas agnoskita kiel la centro de la Interligo de Bahá'u'lláh, Lia vic-regento surtere, la Ekzekutanto de Lia autoritato, la Interpretanto de Lia mento, la fokusa Punkto de Lia senerera gvidado, la Ekzemplo de Lia Kredo kaj la Arhxitekto de Lia monda ordo.
4. La plej granda legaco de `Abdu'l-Bahá' al posteularo kaj la plej brila emanajxo de Lia mento estis Lia Testamento, la «Infano de la Interligo» kaj Cxarto de la administra ordo de Bahá'u'lláh -- «la plej potenca ilo forgxita por garantii la davxrigecon de la tri agxoj kiuj konsistigas la komponantaj partoj de la diepoko de Sia Patro». Tiu senmorta Dokumento estas konsiderita suplementa al la plej sankta Libro rivelita de Bahá'u'lláh (la Kitáb-i-Aqdas) kaj tiel konsistigas parto de la eksplicita sankta teksto, nelezata kaj neniam abrogaciota avx kiel ajn sxangxita dum la diepoko de Bahá'u'lláh.
5. La Testamento de `Abdu'l-Bahá starigis la Gardantecon de la Kredo kiel la plejsupra institucio de la Kredo cxar li estis kvalifikita la «klariganto de la vortoj de Dio» kaj cxiuj kredantoj devis montri sian «obeemon, submetigxon kaj servadon al la gardanto de la Kredo de Dio.» Tiu dokumento deklaras ke «la potenca fortikajxo restos neprenebla kaj sekura per obeado al tiu kiu estas la gardanto de la Kredo de Dio». La Universala Domo de Justeco estis starigita kiel la plejsupra legxa organo de la administra ordo kaj la Gardanto nomumita kiel la «sankta cxefo kaj la eminenta dumviva membro de tiu instanco». Lavx la propraj vortoj de la Testamento: «La gardanto de la Afero de Dio kaj la Universala Domo de Justeco universale elektota kaj starigota ambavx estas sub la flegado kaj zorgateco de la Beleco de Abhá kaj sub la sxirmejo kaj senerara gvidado de Sia Santeco, la Ekzaltita».
6. La Testamento de `Abdu'l-Bahá donas ekskluzivan autoritaton al la Gardanto de la Kredo nomumi sian posteulon. Tial, gxi estas hereda ofico kaj dum la Testamento stipulas ke la Gardanto nomumos sian plejagxan filon se li posedas la spiritajn antavxkondicxojn, kaze li ne tiel faras, li rajtas nomumi alian individuon. Tiu nomumo devas esti farita de la Gardanto dum sia vivo kaj anoncita al la kredantoj. Tiele, la davxrigado de la Gardanteco estas konservita en nerompita ligcxeno de Gardantoj, cxiu nomumita de sia antavxulo en ofico tra la tuta davxro de la diepoko de Bahá'u'lláh.
7. La unua Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi Rabbani, antavx sia forpaso, nomumis Charles Mason Remey kiel prezidenton de la unua embria Universala Domo de Justeco (titolita en tiu embria etapo kiel Internacia Bahaa Koncilio), tiel nomumante sian posteulon, cxar prezidenteco de la Universala Domo de Justeco kaj Gardanteco de la Kredo estas sinonimoj. Kiam Shoghi Effendi forpasis en novembro 1957, tiu embria institucio komencis sian aktivan vivon kaj Charles Mason Remey kiel ties cxefo igxis la dua Gardanto de la Bahaa Kredo.
8. La dua Gardanto de la Bahaa Kredo, Charles Mason Remey, nomumis Joel Bray Marangella kiel prezidenton de la dua Internacia Bahaa Koncilio la 21an de septembro 1964, korpo kiu estis aktivigita kaj vivigita en oktobro 1965 per anonco aperigita en la oficiala publikigajxo de la tiamaj Bahaanoj sub la Gardanteco, La gxojaj Novajxoj. Plie, la dua Gardanto konfirmis sian nomumon de Joel Bray Marangella kiel tria Gardanto per manskribita letero datita la 5an de decembro 1961 kaj direktante lin informi la Bahaan mondon pri tiu nomumo je tempo decidota de li mem. Rezulte, la tria Gardanto de la Kredo transprenis siajn respondecojn en proklama letero sendita al la Bahaanoj sub la Gardanteco la 12an de novembro 1969.
9. Bahaanoj kiuj defendas vidpunktojn kaj doktrinojn nekonkorde kun la supra deklaro ne estas ortodoksaj Bahaanoj kaj metis sin mem ekster la vera Kredo.
Sekve, tiam estas evidente ke tiuj kiuj identifikigxas kiel ortodoksaj Bahaanoj tiel agas nur kiel portempa rimedo gxis kiam cxiuj fideluloj de Bahá'u'lláh rekonos kiel nepra la cxeesto de vivanta Gardanto en la Afero. Tial, cxi tiuj kredantoj kiuj nun negas la davxran Gardantecon de la Kredo metis sin ekster la Kredo, kaj estas ili (ne la ortodoksaj Bahaanoj) kiuj --cxu konsciaj pri ties agoj cxu ne-- reale provas krei skismon en la Kredo.
Shoghi Effendi indikis ke en la spirita regno, homoj «atingis la nivelon kie Dio povas lasi en homaj manoj (tio estas la Gardantaj) gvidataj rekte el la Báb kaj Bahá'u'lláh, kiel la Majstro stipulas en Sia Testamento, la aferojn de la Kredo por tiu diepoko. Tio estas kio signifas per 'tio estas la tago kiu ne estos sekvata de nokto.'» Per davxra linio de vivantaj Gardantoj de la Kredo, la Afero de Bahá'u'lláh «estos sxirmata kaj protektata... kontravx diferencoj kaj skismoj, farante neebla por kiu ajn krei novan sekton avx propran kredon». Tio estas la Interligo por tiuj kiuj estas ortodoksaj Bahaanoj.
------------------------------
Elektronika posxto por pliaj informoj avx por kontakti la ortodoksan Bahaan Kredon
[email protected]m
Originala versio cxe http://orthodoxbahai.com/what_